Eŭripides
EL «HIPOLITO»

Fedra, edzino de Tezeo, reĝo de Trezeno, enamiĝis al sia stiffilo Hipolito, granda ĉasisto kaj virinmalŝatanto. Tiu amo estas la venĝo de Afrodita kontraŭ Hipolito, ĉar tiu ĉi ne omaĝas al ŝi. Konsumita de sia pasio, Fedra tamen ne volas ĝin konfesi kaj silente mortadas. En la sekvanta sceno ŝi fine malkaŝas sian pasion antaŭ sia fidela Nutristino.

Fedra eliras el la palaco helpata de la Nutristino kaj de sklavinoj. Ĉi tiuj sternas por li ripozliton.

FEDRA (al la sklavinoj)
Levetu min, rektigu al mi la kapon,
ho, kiel feble la membroj falas.
Sklavinoj, prenu ĉi manojn blankajn.
            (Al la nutristino)
Sur mia frunto ĉi tiu bendo pezas,
formetu ĝin. Disfaldu al mi la buklojn.
NUTRISTINO
Kuraĝon, kara, vin ne ĵetadu
tiel nervoze!
Elportos vi pli facile la suferon
kun trankvileco kaj energio nobla.
Suferi ja estas homa leĝo.
FEDRA
Aĥ!
Se nur ĉe rosa fonto mi povus
trinkaĵon ĉerpi el ondo pura,
kaj sterni min en la mola herbo
sub nigraj poploj por ripozado!
NUTRISTINO
Infano, kion diri vi volas?
Kial deziri la fontan fluon,
dum tute apude ĉe l' palaco
jen estas trinki rojo de monto?
FEDRA (stariĝante)
Al montoj gvidu min! Al la arbaroj
mi iru tuj inter pinoj, kie pelas
ĉashunda ĥordo la predon,
makzele ŝirante la cervinojn buntajn.
Pro l' Dioj! Urĝi la hundojn krie
kaj ĵeti la lancon Tesalian
preter mia blonda hararo
tenante mane la ĉasponardon!
NUTRISTINO
Sed kial vi, infan', tiel ekscitiĝas,
kaj kial zorgas vi pri la ĉar', virino?
Publike ĉi tion ne diskriu,
ne ĵetu parolojn de frenez' diktitajn!
FEDRA
Ho Artemis', kiu estras maran Limnon
kaj ties hufe-batatajn hipodromojn,
do kial en via lando mi ne estas
por dresi sovaĝajn ĉevalidojn?
NUTRISTINO
Aĥ, jen frenezaĵo nova!
Al montoj iri ĵus vi deziris,
kaj ĉasi la cervojn, nun vin jam altiras
marlima plaĝo kaj ĉevalidoj!
Ne estas ja facile diveni,
kiu el la dioj skuas sur vi la bridojn
kaj vin, infan', delirigas!
FEDRA
Ho, kion, malfeliĉa virino, mi faris,
kien mi do de la rekta saĝo deviis?
Freneza, mi estas sub la plago de dio!
Ho ve, ho ve, mi mizera!
Patrinjo, kaŝu denove mian kapon,
ruĝiĝi mi devas, tiel parolinte.
Min kaŝu! L' okuloj ploras ŝire
kaj vidas sole la honton akompanantan.
Rektigi la menson ja doloras,
frenezi ja estas pek' — preferinde
en senkonscio plena perei morte!
NUTRISTINO
Do mi vin kaŝos, sed kiam al mi mem
la morto la kaŝon donos jam?
Instruis al mi multe la longa vivo,
jes, nur mezuratajn amikecojn
devus interligi la mortemuloj
kaj ne ĝisiri la kernon de l' animo,
sed havi korinklinon nur, kiu estas
streĉebla, malnodebla facile.
Ĉar kiel peze la koron ŝarĝas,
se unu sin suferigas por du,
jen kiel por ŝi mi afliktiĝas!
Laŭdire la tro rigidaj vivprincipoj
pli multe da tristo donas ol da gajiĝo,
al la troeco ĉi-kaŭze mi preferas
neniom troan. Kaj la saĝuloj aprobos.
ĤORO (alproksimiĝante)
Maljunulino, nutristin' fidela de l' reĝino,
ni vidas tiun tristan kaj malfeliĉegan Fedran
sed ne komprenas, kia do malsano ŝin turmentas.
Ni volus tion aŭdi nun el via propra buŝo.
NUTRISTINO
Sed mi nenion scias mem. Respondi ŝi ne volas.
ĤORO
Kaj pri la kaŭzo de l' sufer' vi ankaŭ do ne scias?
NUTRISTINO
Estas la samo: ĉiam kaj pri ĉio ŝi silentas.
ĤORO
Kiel ŝi elĉerpiĝis kaj aspektas elĉerpita.
NUTRISTINO
Ne miru, de du tagoj jam eĉ iom ŝi ne manĝis.
ĤORO
Ĉu iel ŝi deliras do aŭ volas vere morti?
NUTRISTINO
Jes, morti ja! Ŝi fastas por rifuĝi el la vivo.
ĤORO
Mirige nur, ke ŝia edz' trankvile lasas tion!
NUTRISTINO
Ŝi kaŝas la suferon kaj malsanon sian neas.
ĤORO
Nenion eĉ suspektas li, vidante ĉi vizaĝon?
NUTRISTINO
Li ne alestas, iris for al landoj malproksimaj.
— — — — — — — — — — — — — — —
NUTRISTINO (al Fedra)
Filinjo kara, kiel ĵus parolis ni ĉi tie,
tion forgesu ambaŭ ni, nun estu gaja ree!
La brovon ne kuntiru plu kun tia sombro, lasu
liberan fluon al la pens'. Mi mem klopodas ankaŭ
devigi mian langon, ke pli dece ĝi parolu.
Se ne direblas la malsan' vin tiel konsumanta,
jen estas ĉi virina rond' kaj ili al vi helpos.
Se, male, al la viroj ĝin anonci oni povas,
permesu do, ke ni pri ĝi sciigu kuracistojn.
Respondu! Kial do ĉi mut'? Parolu jam, infanjo!
Korektu, se eraron vi en miaj vortoj trovas,
kaj jesu al la ĝusta dir', sed kio ajn vin plagas,
eldiru, alrigardu jam, ĉi muto nin turmentas!
Aĥ, ni virinoj ĉiuj, jen, suferas kun ŝi kune,
sed estas tie, kie ni antaŭe estis. Ankaŭ
tiam ŝi ne aŭskultis nin, kaj ankaŭ nun ne cedas.
Pripensu tamen — eĉ se vi al miaj vortoj estos
pli ribelanta ol la mar' — mortante vi perfidos
la filojn, kiuj perdos for la heredaĵon patran,
ĉar tiu reĝa Rajdantin', estrin' de l' Amazonoj
regonton naskis; tiu ĉi superos viajn idojn,
bastardo de plej alta streb'! Vi ja tre bone konas
lin, Hipoliton?
FEDRA
            Ve al mi!
NUTRISTINO
                        Ĉi nom' vin trafis kore?
FEDRA
Ho panjo, vi mortigas min! Pro l' dioj, mi petegas,
kompatu! De nun antaŭ mi silentu pri ĉi viro!
NUTRISTINO
Nu, vidu, vi komprenas min, kaj tamen vi ne volas
pri viaj filoj zorgi kaj la vivon al vi savi.
FEDRA
La filojn zorgas mi kun tim'. Min ŝtorm' alia trenas.
NUTRISTINO
Filin', la manojn havas vi, ĉu ne, de sango puraj?
FEDRA
La manoj estas puraj, sed la koro malpuriĝis.
NUTRISTINO
Ĉu eble pro malica far' de iu malamiko?
FEDRA
Amiko pereigas min senkulpan kaj senkulpe.
NUTRISTINO
Ĉu eble iel el hazard' ofendis vin Tezeo?
FEDRA
Neniam estu, ke al li mi faru malutilon.
NUTRISTINO
Sed kia teruraĵo do vin pelas al la morto?
FEDRA
Ho lasu min kulpiĝi nur... Vin tio ne koncernas.
NUTRISTINO
Mi vin ne lasos for! Kun vi mi restos, dum mi povos!
FEDRA
Eĥ kio, ĉu perforte vin al mia man' vi kroĉas?
NUTRISTINO
Kaj al genuoj viaj. Plu mi ne delasos ilin.
FEDRA
Ve al vi, se vi, povrulin', ekscios la malbonon!
NUTRISTINO
Kia malbono trafus min pli akre ol vin perdi?
FEDRA
Vi perdos min tre certe, sed la afero min honoros.
NUTRISTINO
Kaj vi eĉ malgraŭ mia pet' sekretas ĉi honoron?
FEDRA
Nur gvidu vojo al honor' el tiaj hontindaĵoj!
NUTRISTINO
Pli bona estos tiu bon', se vi ĝin al mi diros.
FEDRA
Pro l' dioj, iru fine for! Delasu mian manon!
NUTRISTINO
Ne, ne, dum vi el ĉi favor' ne donos mian parton!
FEDRA
Jen ĝi por via pia man': respekte mi vin pensas.
NUTRISTINO
Mi povas eksilenti jam, al vi nun la parolo.
FEDRA
Ho kian amon vi, patrin' plorinda, trasuferis?
NUTRISTINO
Ĉu ŝian amon al la taŭr', infanjo, aŭ do kion?
FEDRA
Kaj vi, fratino, povrulin', edzino de Dionizo!
NUTRISTINO
Infanjo, kion havas vi? Ĉu l' viajn vi insultas?
FEDRA
Kaj tria malbonsortulin', jen mi, la pereanta!
NUTRISTINO
Mi konsterniĝas; kion do intencas ĉi parolo?
FEDRA
De tiuj tempoj, ne de nun, devenas mia plago.
NUTRISTINO
Pli klara al mi ĉio ĉi ne faris la aferon.
FEDRA
Ho ve!
Kial vi ne eldiras mem, kion mi devas diri?
NUTRISTINO
Ĉu estas mi divenistin'? Mi en mallum' ne vidas.
FEDRA
Kio ĝi estas, kion am' la homoj nomas, diru.
NUTRISTINO
Io plej dolĉa, minjo, kaj samtempe plej amara.
FEDRA
Mi estos gustuminta nur amaron el ĉi tio.
NUTRISTINO
Kiel, infan', ĉu amas vi? Kaj kiun el la homidoj?
FEDRA
Homido, aŭ ne, tiun ... jes ... kiun la Amazono...
NUTRISTINO
Ĉu eble Hipoliton do?
FEDRA
Vi mem, ne mi lin nomis.
NUTRISTINO
Ha, kion diris vi, infan'? Vi murdis min per tio!
Virinoj, mi ne vivos plu, por la netolereblan
toleri. Ho, malbena tag'! Malbenon al la lumo!
Mi ĵetos min, frakasos min, de l' vivo liberigos
min per la mort'. Adiaŭ jam! Finiĝis por mi ĉio!
ĉar, kvankam malgraŭvole, nun la saĝo tamen brulas
de tia kulpa amfrenez'! Ne dio estas Kypris,
sed ja, se eble, io eĉ pli granda ol diaĵo!
Jen, ŝi detruis tiun ĉi kaj min kaj mian domon!

La nutristino rekonsciiĝinte el la konsterna surprizo, entreprenas la peradon inter Fedra kaj ŝia stiffilo, sed Hipolito malestime rifuzas la amon de sia stifpatrino. Fedra mortigas sin, sed postlasas leteron al Tezeo kaj en tiu ŝi akuzas Hipoliton kiel deloginton. Tezeo turnas sin al sia dia patro Poseidono kaj malbenas sian filon; la dio sendas el la maro sovaĝaĵn ĉevalojn kaj ĉi tiuj disŝiras Hipoliton. Kiam la sciigo pri lia morto alvenas, Artemis klarigas al Tezeo, ke la pereon de Fedra kaj Hipolito kaŭzis la kolero de Afrodita, kaj la junulo estas inda je tio, ke en lia morto lian memoron kronu plena honoro.